Soneto pri bela koncerto
Hommage an Frédéric Chopin "żal" 
André Desponds fortepiane 
Andrea Herdeg - diafane 
en danco - pola titolo "mal..." 

multsignifa vorto tre trista 
arto de kunligo de artoj 
laŭ la biografiaj partoj 
kun pola nostalgio dista 

ne pseŭdodadaisma gesto 
sed movo per penso ligita  
ankaŭ inteligenta testo 

komponisto verkis pro amo 
sed tamen estis lacigita 
per de sia patrio dramo 
Zuriko, la 29an de aprilo 2006