Soneto pri invitilado
hodiaŭ mi skribis leterojn 
pri la poezia koncerto 
nur kelkajn vortojn al koverto 
etajn informajn dosierojn 

mi ridis al geadresatoj 
eĉ se mi ilin ja ne vidis 
ĉar mi sole en ĉambro sidis 
flustrante kun la gekonatoj 

personoj aŭ paroj posedas 
ion propran kio nin ligas 
pri ilia rido mi kredas 

ĉe Bastiono de Silento 
floras vicio kaj instigas 
por tiu amikeca sento 

Bastiono de Silento, la 30an de aprilo 2006