Soneto pri foto revua
oni sendis al mi revuon 
en kiu estas mia vervo 
sed je foto ŝiriĝas nervo 
tamen ĉio provokas ĝuon 

harojn disblovigas ventego 
vizaĝo parte indulgema 
parte cinika kaj fulgema 
certe pro iu aferego 

lipharo precize tranĉita 
vestaĵeto de Varsovio 
fulardo neglekte ĉifita 

"La fenomeno..." kaj la nomo 
ĉu sukceso ĉu ironio? 
ambaŭ - fantomo kun renomo 
Zuriko, la 8an de aprilo 2006