Soneto kun puna verdikto
mi serĉis ion por koncerto 
kaj "kun puna verdikto grimpas 
sur soklo kaj ĉiuj provokas..." 
mi trovis tion por oferto 

mi kanton skribis okdekokan 
en Berlino ne supozante 
ke ĝi realiĝos mokante 
eĉ konfirmos praktikon ŝokan 

post multaj jaroj mi ekkantos 
la saman kanzonon denove 
invado de pegazoj hantos 

ne nur arto sed ankaŭ sano 
perdiĝis en promesoj prove 
neniu kredas pri slogano 
Zuriko, la 11an de majo 2006