Soneto kvindeka malsupren
Vitoldo malsupren nun kuras 
li fariĝis kvindekjaraĝa 
tamen ĉiam restas kuraĝa 
l' duan kvindekon inaŭguras 

kvindek estas la tempopunkto 
en kiu oni bone scias 
je kio temas kaj funkcias 
ĉion bonan muzik-adjunkto 

lastatempe min akompanis 
en Pola Muzeo koncerte 
kaj ĉiujn imponis aperte 

publiko ridis ne rikanis 
kaj sentadis plezuron certe 
traktante muzikon aserte 
Zuriko, la 18an de majo 2006