Soneto post unu vizito
mi venis rekte de vizito 
kie oni diskutis arde 
pri tio kio pasis tarde 
nun restis ĉe mi nur hezito 

ekzemple mi defendis papon 
dum aliaj lin taksis feble 
kaj nun mi pripensas ke eble 
pli bone preni handikapon 

estis kelkaj gravaj detaloj 
kiujn mi ne povis klarigi 
nur per kredado pri kialoj 

rus-germana gasotraktato 
povas Davidon motivigi 
por batalo kontraŭ Goljato 
Zuriko, la 26an de majo 2006