Soneto preskomentaria
pri vizito de Sankta Patro 
en ĉiuj medioj parolas 
aŭ skribas tiuj kiuj volas 
por spektaklo de l' mondteatro 

ne estas loko por detaloj 
sed tiun mi montras per manoj 
temas pri ŝuldo de germanoj 
kiu venis nur en vualoj 

mankis ankaŭ pri Bush-atako 
kaj Johano Paŭlo la Dua 
ofte parolis pri Irako 

sed ĵurnalisto ĉiam trovas 
tion kio estas kongrua 
kun tio kion li ne provas 
Zuriko, la 30an de majo 2006