Soneto pri maltrankvileco
mi konsilas min mem foriron 
de l' mondo kaj al si revenon 
enrigardi propran problemon 
kaj havi por io sopiron 

aliflanke vivo senmova 
estas malrapida mortado 
kun ĝusta celo por agado 
tempofluado estas pova 

iam mi aŭdis en radio 
pri bonvetero de spirito 
laŭ mi malpaciĝas eĉ Dio 

mi skribus neniun poemon 
sen maltrankvilo aŭ ekscito 
mi ŝatas intelektan tremon 
Zuriko, la 31an de majo 2006