Soneto kun mova animo
eĉ hardaj ateistoj diras 
ke ili ŝatas misterecon 
menso kun koro faras decon 
oni scias ke homoj miras 

de sentoj neniu ja fuĝis 
kaj ludis eĉ kun sorĉisteco 
ankaŭ kun spiritualeco 
ofte pozitive prijuĝis 

nun fajrobrigada orkestro 
ludas por sankta Floriano 
tonoj alvenas tra fenestro 

animo laŭ ritmo moviĝas 
oni aŭdas "je via sano" 
fajrobrigadistoj prestiĝas 
Bastiono de Silento, la 4an de majo 2006