Soneto pri iu momento
tre ofte ĉio preterpasas 
apud de nia bonvenigo 
sen iu ekinteresigo 
ne ĝojas ankaŭ ne frakasas 

alifoje interesiĝo 
tute ne provokas por fido 
ni eniras - venas Hibrido 
kun ambicia malprestiĝo 

kiam nin trompas idioto 
ni diras "nenio okazis" 
aŭdante "bonega roboto" 

kaj kiam alvenis sabato 
ĉiuj laŭ kutimo emfazis 
por intimo mankis rilato 
Zuriko, la 9an de majo 2006