Soneto kun imitadmajstro
dum la hieraŭa koncerto 
Gustav Peter Wöhler kantadis 
multajn kantistojn imitadis 
riĉa estis tiu oferto 

Hardy Kayser ludis gitaron 
Kai Fischer fortepiane 
kaj Olaf Casimir surplane 
kun kontrabaso faris paron 

aktoro scipovas mirigi 
eta dika sed kun spirito 
povas publikon aktivigi 

voĉo al kanto alĝustigas 
spektantoj aŭdas sen incito 
kantiston al ŝercoj instigas


Zuriko, la 1an de junio 2006