Soneto iras malantaŭen
mi konas ploron pro feliĉo 
se venas libera aŭroro 
kaj krevas sistema hororo 
forfluante kiel kapriĉo 

poste ankoraŭ defendiĝos 
per troaktiveco inversa 
laŭ maniero malkonversa 
ĝis ĉefideo malprestiĝos 

sidiĝis ĉe komuna tablo 
regantoj kun persekutitaj 
kaj ekestis konkorda fablo 

roloj subite deturniĝis 
ĥoĥoloj estis elektitaj 
kaj ĝoja nacio tristiĝis 
Zuriko, la 10an de junio 2006