Soneto pri homara verko
faŝismon la homaro kreis 
komunismon plurajn sistemojn 
eĉ sklavfeŭdajn batalajn skemojn 
pro kiuj multegaj pereis 

ni diras - tiu aŭ alia 
siajn fortojn bone mezuris 
malvero! alia postkuris 
al tiu povo idilia 

ne ĉefestroj formas amason 
sed amaso formas ĉefestrojn 
kaj laŭ bezono ankaŭ klason 

se ne Hitler do estus Bitler 
aŭ alia gvidus orkestrojn 
de morto - ĉu ne mankus liter'?
Bastiono de Silento, la 13an de junio 2006