Soneto esta ekster ento
mi skribis jam pri tio multe 
ke forestantoj malgraviĝas 
ili folklore enuiĝas 
kaj aspektas pro tio stulte 

neniu ilin jam atendas 
en patrolando pro perfido 
ili forlasis ĝin sen fido 
kaj nun senmorale ĝin vendas 

en lando de demokratio 
sola tiuspece sur mondo 
vivo instigas por envio 

mi fartas bone - paradize 
tamen kun konscienca sondo 
ke sorto alvenas surprize 
Bastiono de Silento, la 26an de junio 2006