Soneto pri feliĉmalvenko
svisoj malvenkis futbalmaĉon 
kaj mi profitis kompreneble 
ĉar krioj sonis tute feble 
poste silento venkis klaĉon 

tiel naskiĝas naciismoj 
ĉastece kun vinkoj de flagoj 
kaj poste finiĝas per plagoj 
nun nomiĝas patriotismoj 

amaso ĉiam agas same 
krias aŭ blekas arogante 
fino tamen aspektas drame 

Helmut Vogel nun naskiĝtagon 
festas - mi vokas dezirante 
por aktoro riĉan imagon 
Zuriko, la 27an de junio 2006