Soneto pri tre brava Anna
pri Anna mi iam menciis 
je la alia cirkonstanco 
sed pro tiu brava nuanco 
mi ĝuste iom emociis 

kuracistino devas sole 
okupiĝi pri propra domo 
ĉar edzo fariĝis fantomo 
nur filo Miko ludas vole 

de iama soneto restis 
nur la malplenitaj deziroj 
kun kiuj Anja nupte festis 

kion donis iama tango? 
kaŝiĝis sensignifaj miroj 
revenadas gusto de mango  
Zuriko, la 7an de junio 2006