Soneto pri rara rikolto
nur unu tago ĉiujare 
rikolto kombajna okazas 
kaj mi tiam vere emfazas 
ĉar hazardo aspektas rare 

ne estas arto ĉion havi 
kaj vivi samtempe malbone 
sed malhave vivi impone 
kaj sian personecon savi 

post rikoltado kamparano 
kalkulas kaj diras "mi havas" 
jes - tiu sola havo pravas 

ekzistas ankaŭ havoj dubaj 
oni diras korupte subaj 
ofte ĉe sociaj malsanoj 

Bastiono de Silento, la 13an de julio 2006