Soneto sen emerituro
mia amiko de lernejo 
kun kiu ekestis maturo 
scipovas pri nomenklaturo 
sed ne zorgas pri popoldejo 

amiko kun emerituro 
kaj mi pensas pri mia verko 
artisto meritas por ĉerko 
ne devas zorgi pri futuro 

kiel Norwid aŭ Mozart - cindron 
enŝutos en tombon komunan 
neniu forigos cilindron 

post jaroj iu frenezulo 
malkovros laŭ li tre imponan 
verkon - venos eldonpostulo
Zuriko, la 14an de julio 2006