Soneto pri miraklokredo
memore al la pasinteco 
mi vidas miraklojn personajn 
mi sendas Dion vortojn bonajn 
kaj trairas al nuntempeco 

frunto lefte estas konveksa 
de pikilo tuj post la nasko 
por abelo estis fiasko 
ĉar mi ne fariĝis perpleksa 

oni pafis al mi proksime 
kaj pafaĵo restis en muro 
ĉar mia kapo agas rime 

al flughaveno malfruiĝis 
mi kaj poste estis teruro 
ĉar aviadilo bruliĝis 
Zuriko, la 15an de julio 2006