Soneto kun bela interno
meznokte vekis min ĉampano 
poste mi teleron ekvidis 
kaj mi apud Barbara sidis 
eksonis solena slogano 

ĉimomente ĉambra interno 
montris siajn belajn kolorojn 
samtempe praktikajn valorojn 
kun tradicio kaj moderno 

Andreas von Siebenthal verkis 
ĉi tiun belegan projekton 
do mi meritas arkitekton 

eĉ se kameno kiĉe kverkis 
la tuta impreso grandigas 
ĉambregon ankaŭ intimigas 
Saanen, la 19an de julio 2006