Soneto ĉe Nuba Teatro
fakturo jam estis pagita 
Manfred Weilguni de Hotelo 
Alpine Lodge diras "bagatelo 
aŭto por vi jam preparita" 

lasta rigardo kaj la vojo 
gvidas nin al alia loko 
Gimmelwald - kabano sur roko 
por ni estas jam plua fojo 

ĉiam la domo malfermita 
ŝlosilo pendas sur la hoko 
tapiŝo "Welcome" disfrotita 

malantaŭ balkono scenejo 
de Nuba Teatro sen moko 
pro frosto sur montglaciejo
Gimmelwald, la 22an de julio 2006