Soneto en Trachsellauenen
io nin vokis por viziti 
montŝirmejon en ĉarma loko 
Trachsellauenen apud roko 
sur kiu ni komencis ŝviti 

ĉifoje ne al Schmadrihütte 
ni iris ĉar por ni tro longe 
vestaĵoj sorbis ŝviton sponge 
eĉ rememoro agis ŝvite 

mi sidas sur la sama seĝo 
sur kiu iam Berthold sidis 
nun li ŝvebas super de neĝo 

du bovinoj tamen aliaj 
ol ni iam komune vidis 
nur montoj same idiliaj 
Trachsellauenen, la 24an de julio 2006