Soneto kun helpiluzio
ĉu mi estas homo bonorda? 
tio estas grava demando 
bonordulo ne estas dando 
sed ŝajnas tamen tro agorda 

ne estas mia intereso 
scii ion ajn pri aliaj 
sed en rilatoj idiliaj 
por ilin helpi venas streso 

kiom da estas sur la mondo 
tiuj kiuj ofte demandas 
"ĉu vi min helpos?" - sonas sondo 

tiuj kiuj kriis "ni helpas!" 
nun per iluzio marĉandas 
kaj malsata socio jelpas 
Bastiono de Silento, la 3an de julio 2006