Soneto je fluanta tempo
en litvagono al Florenco 
varmege sufokas fetoro 
afable diras konduktoro 
ke ŝuldas tutpova potenco  

apud kongrescentro ni aŭdas 
esperantajn interparolojn 
eĉ ni renkontas kelkajn polojn 
ili organizon aplaŭdas 

sur ĉiuj oni vidas klare 
ke tempo fluas senkondiĉe 
vizaĝoj ridas kalendare 

post dekkelkaj jaroj kongresoj 
okazos certe kaj feliĉe 
ridos agantoj pro sukcesoj 
Florenco, la 31an de julio 2006