Soneto sen l' dua Svisio
diris pri l' dua Japanio 
sed nenio poste okazis 
tamen poste li tre emfazis 
kun povo apud agonio 

eble venos l' dua Svisio 
kun siaj tre utilaj spertoj 
je tiuj sistemaj ofertoj 
devas ekesti konsilio

svisoj povas farti feliĉe 
ĉar fortaj estas komunumoj 
pro tio mastrumadas riĉe 

svisoj elektas kaj balotas 
senĉese laŭ siaj forumoj 
disvolviĝas kaj ne bankrotas 
Bastiono de Silento, la 4an de julio 2006