Soneto pri sejmmarŝalino
en premiero de la libro 
TEMPO partoprenis virino 
ŝi nun estas vicmarŝalino 
pro kamparana ekvilibro 

MEMDEFENDO - SAMOOBRONA 
nomiĝas kamparanpartio 
bedaŭrinde kun ambicio 
kiu ne povas esti krona 

dum menciita renkontiĝo 
ŝi diris al mi delikate 
por ke mi zorgu pri prestiĝo 

ĉar Lepper - la ĉefpartiano 
atingos povon konkordate 
kaj tion faris kamparano 
Bastiono de Silento, la 16an de aŭgusto 2006