Soneto post trinko de teo
je la kvina tempo por teo 
mi skribis jam certe pri tio 
ke teo por mi estas ĉio 
sen teo ne ekestus kreo  

teo meze de libro restos 
misenglutos pro falspronomo 
aŭ rimarkos ke mankas komo 
kaj pro potenco ĝoje festos 

tuj poste tenos radikalon 
kaj revenos al tiu stato 
kiu eĉ elvokos skandalon 

ĉu ovo ĉu kokino gravas? 
kultura... ĉu natura ŝato 
en via ĉirkaŭaĵo navas? 

Zuriko, la 18an de aŭgusto 2006