Soneto pri la malgras(s)ado
Günter Grass meritis por puno 
sociopinio lin mordas 
li kun socio ne agordas 
kaj daŭre zorgas pri fortuno 

ie ajn ni pri tio diras 
sed Benedikto la Deksesa 
vivas ankaŭ kun malforgesa 
gras(s)iĝo kaj neniu miras 

Lech Wałęsa prenu de papo 
ĉiujn meritojn kaj honorojn 
metu sub sia propra ĉapo 

Norbert Paprotny povus esti 
SoSoano sed rekrutmorojn 
ĉesigis rusoj por kontesti 
Bastiono de Silento, la 21an de aŭgusto 2006