Soneto pri pardona kredo
ofte Dio tion pardonas 
kion homoj venĝe pritraktas 
kaj poste bedaŭre refraktas 
se malbono ilin rekonas 

"kion Jakobo donas Dion 
laŭ tio Dio lin redonas" 
tiun proverbon multaj konas 
sed ĝi ja signifas nenion 

ĉar ne Dio batas sed homoj 
kaj Dio ne fosas en nazo 
sen uzado de la pronomoj 

por verajn okulojn rigardi 
malkredo ne estas emfazo 
kaj por ĝi oni devas tardi  
Zuriko, la 27an de aŭgusto 2006