Soneto pri vana ribelo
tristas l' mondo sen malgreftantoj
laŭ la kodeksoj ordigita 
al mi plaĉas spontanigita 
plena de perdaj ribelantoj 

mi ligis manojn por la preĝo 
kaj rigardas bluan ĉielon 
sed vidas neniun anĝelon 
disrevas min ŝanĝita leĝo 

mi devas pri io decidi 
vivi kviete sen tumulto 
aŭ novan movadon avidi 

oni povas senĉese festi 
al infero iri pro stulto 
kaj sin mem per pekoj molesti 
Zuriko, la 28an de aŭgusto 2006