Soneto pri dankuma paso
kiel ĉiam la tago pasas 
ni vizitas urbajn ĝardenojn 
kaj bondeziras indiĝenojn 
malvarmo sian spuron lasas 

daŭras somero - tintas vespoj 
kaj inter densaj vinarbustoj 
miksiĝas bonaj vinaj gustoj 
ligitaj kun vinberaj krespoj 

vespere ĉielo briliĝas 
per prognozo de pura vido 
matena vetero certiĝas 

alpaj pintoj kiel sur manoj 
sen iu makula perfido 
eterne zorgas pri alpanoj 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2006