Soneto pri politikvrakoj
ripozado de ripozado 
ne povas esti fruktodona 
feriado estis impona 
kvankam ligita kun agado 

rigardante tagajn informojn 
oni sentas je komentaro 
ke sekureckonsilantaro 
ne povas fari pacajn normojn 

tra blutilo trairas vortoj 
kun inteligenteco rata 
en mensogaj UNO-raportoj 

oni gvidas novajn atakojn 
kaj en UNO formo debata 
montras nin politikajn vrakojn 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2006