Soneto pri senkonsileco
membroj de diversaj frakcioj 
ion pritraktis sed ne certe 
tamen sekrete eĉ aserte 
kiel fono de atrakcioj 

mi ne skribos pri ecoj klaŭnaj 
pro tro forta aroganteco 
je konsilo sen konsileco 
temperaturoj estas saŭnaj

mi tre bone komprenas judojn 
ili jam malpacienciĝis 
kaj ne volas toleri ludojn 

tamen pro l' metodo brutala 
la tuta mondo danĝeriĝis 
kaj efekto estas fatala 
Zuriko, la 8an de aŭgusto 2006