Soneto pri aktualaĵoj
"politikisto kun honoro" 
se iu konas la ekzemplon 
tiu konstruu por li templon 
"politiko estas hororo" 

ĉu la nacio estas stulta? 
verŝajne jes kiam elektas 
stultulojn kaj stulton infektas 
afero okazas insulta 

individuon oni povas 
ĉiam insulti sed nacion 
burĝoj nur al merito ŝovas 

politikuloj karieron 
faras kreante pozicion 
ŝanĝante taktikmanieron 
Zuriko, la 9an de aŭgusto 2006