Soneto pri preĝejkolektoj
en Svisio la katolikoj 
posedas leĝojn por elekti 
kaj inter nomumoj alplekti 
ankaŭ kutimojn de laikoj 

episkopojn oni elektas 
sed ne kiel ĉie nomumas 
antaŭe gvidantoj forumas 
kaj papo elekton akceptas 

ĉio estas jam preparita 
per tute sekreta flustrado 
kio devas esti farita 

salajroj havas garantion 
tamen ekzistas kolektado 
por riĉigi la eklezion 
Zuriko, la 11an de septembro 2006