Soneto je maldependeco
miaj kamaradoj je plumo 
ne kongruas kun miaj pensoj 
ili devenas de klascensoj 
de ideologiforumo 

mi rigardas Esperantion 
kaj mi vidas neniujn ŝanĝojn 
oni faras l' samajn aranĝojn 
proksimiĝante ironion 

pro tio mi priskribas sole 
je diversaj okazintaĵoj 
kiujn mi vidas malgraŭvole 

aŭ mi flugas al Agadiro 
kaj al de Ostuni blankaĵoj 
por libero kaj hejmsopiro 
Zuriko, la 12an de septembro 2006