Soneto pri tempo enua
delonge mi skribi scipovis 
laŭ ĉiuj verkistaj principoj 
inter tiamaj krudaj tipoj 
mi por kariero ne movis 

memore revenas enua 
tempo dum oni pesis vortojn 
kontrolitaj estis kolportojn 
kun renoviĝo restitua 

mi foriradis antaŭ fino 
laŭ servistoj mi ne komprenis 
por mi enuiĝis rutino 

braka movo estis respondo 
sed finfine mi ne eltenis 
kaj malfermiĝis por mi l' mondo 
 
Zuriko, la 20an de septembro 2006