Soneto - kokino ĉu ovo?
ekzistproblemo ne dependas 
de nia imago entute 
sed de nia kredo kondute 
kiu nin vivan forton sendas 

facile ni prenas informon 
ke temp' sen komenco sen fino 
fluas sed pri kosma turbino 
ni havas alian pensnormon 

ĉu ni prenu tezon pri tio 
ke ekzistas tutpova Dio 
aŭ pri same pova nenio 

spekulojn ne ĉiu eltenas 
ĉiuokaze historio 
kun kokino kaj ovo venas 
Zuriko, la 21an de septembro 2006