Soneto pri iu evento
tra l' tuta mondo mi trafarus 
alrigardus al mizereco 
sufereco kaj degradeco 
kaj kontraŭagon mi preparus 

regantoj diras "bona ordo" 
aferoj aspektas prospere 
kaj ĉe balaaĵaro vere 
tute mankas mizerikordo 

popolon mi donus kuraĝon 
por malgrandigi obeemon 
kaj preni de povo omaĝon 

ruzulojn mi traktus metode 
kaj neigus tiun problemon 
pri tio mi diras klopode  
Bastiono de Silento, la 22an de septembro 2006