Soneto por tempoperdantoj
kelkaj temoj de mi forkuris 
ĉar ne plu estas interesaj 
orokomercoj estas stresaj 
mi jam kun ili aventuris 

pro tio daŭre telefonas 
homoj de tiu komercfako 
eĉ doloras mia stomako 
ĉar ili nenion proponas 

perdita tempo ne revenas 
mi diras al ili sincere 
sed ili trompon entreprenas 

ruzulo ĉiam emas fari 
simplecon alimaniere 
mi devas tion kontraŭstari 
Zuriko, la 3an de septembro 2006