Soneto laŭ senco spirita
ne - mi ne estas spiritisto 
eĉ se mi skribas pri spirito 
de tio ne venas profito 
sed nur atesto pri verkisto 

bedaŭrinde en Esperanto 
ekestas neniu vortludo 
"abstrakcja - atrakcja" en trudo 
abstrakte atrakcia ĉanto 

sen spirito kaj sen nocio 
ne povus esti tiuj signoj 
de kiuj venas emocio 

spirito estis estas estos 
nur naske alvenas kun cignoj 
eĉ tiu fabelo ne restos 
Zuriko, la 5an de septembro 2006