Soneto pri io intima
mi ankoraŭ ne skribis tion 
kio estas tempa kaj grava 
tiu afero estas sava 
kaj povas anstataŭi ĉion 

temas pri simpla intimeco 
kiun posedas du personoj 
je sekretoj eĉ kun admonoj 
verŝajne estas amikeco 

amo ne havas atestantojn 
kaj ne bezonas atestilon 
tiu kazo tuŝas amantojn 

mola rigardo kaj flustrado  
spiroj kiuj rompas trankvilon  
kaj poste fina silentado 
Zuriko, la 8an de septembro 2006