Verkisto fremda

Respondante al kelkaj, mi skribis jenan frazon: „Mi opinias, ke tiu ĉi lingvo ĉesis interesigi homojn, ĉar ĝi fariĝis lingva sekto, okupanta nur pri siaj internaj aferoj, kaj iluzia neutraleco de tiu ĉi movado forprenis de esperantistoj sociajn ĉilojn – la nutraĵon de ĉiutageco.”
Homo, kiu eniras esperantan kurson, devas esti kuraĝa por elteni fremdecon. Poste alkutimiĝas kaj pritraktas aliajn same, kiel li estis antaŭe pritraktita. Tiu ĉi fenomeno nomiĝas NE KROKODILU. Ekzemplo kun mia edzino Barbara: ŝi estis iam instruistino pri la franca kaj la itala, nun ŝi faris diplomon pri la angla kaj instruas angle. Hejme ni parolas germane. Mi montras tiun poliglotecon de mia edzino speciale por ilustri la eblecon paroli kun preskaŭ ĉiuj kaj same profundigi fremdecon, kiun ŝi travivis iam dum unu feria tempo. En unu grupo de esperantistoj ŝi estis tute fremda, traktata malamike, neniu volis paroli kun ŝi alilingve, ĝuste pro tiu alvoko NE KROKODILU, (ŝi estas en diversaj socioj tre ŝatata). Rigardu aliajn sektojn – ili agadas same.
Nun mia propra ekzemplo: mi estas certe la sola pola (pollingva) verkisto, kiu eklernis la lingvon Esperanto kaj skribis en tiu ĉi lingvo tre multe, eĉ verŝajne tro multe (pri tio ĉi atestas la Guinness-rekordo), sed mi estas en Esperantio tute fremda, ĉar mi ne estas membro de iu ajn grupo, mi ne kantas kanzonojn pri Esperanto, mi ne skribas pri Esperanto, mi ne estas esperantisto, ĉar mi okupiĝas pri aliaj ol mumiumaj Esperanto-temoj. Nun mi komprenas bone aliajn nacilingvajn verkistojn, kial ili ne emas skribi esperante – ili ne volas esti fremdaj.
Nacilingvaj verkistoj (ne nur polaj) pritraktas min kiel strangulo, kiu skribas por neniu, kaj ili verŝajne pravas. En la teatroj, en kiuj mi koncertis esperante, publiko aplaŭdis fervore kaj mi supozis, ke estas esperantistoj, do mi demandis: “Kiu parolas esperante?”. Respondis neniu.
Mian literaturan interretan paĝon vizitis milionoj da pollingvantoj kaj germanlingvantoj, sed nur malmultaj esperantistoj. Pro mia esperanteco mi ne bedaŭras, mi restas esperantanto sen espero kaj tio ĉi verŝajne estas unu de tiuj paradoksoj, kiuj estas nepraj por ĝui la vivon.


Zuriko, la 14an de septembro 2007