Zumado...

...estas en ni kaj ĉie, eĉ ideala silento zumetas, se iu ne kredas, tiu devas nepre tion esplori, alie signifas - forkuri de ĉiutaga bruado kaj kriado al silenta susuro, ekzemple al zumado de la montaraj torentoj aŭ al mara zumado, kiu estas la plej agrabla, antaŭ ĉio la murmuro de veloj, miksita kun la flustrado de ondoj, tranĉitaj per pruoj de velŝipoj; oni diras, ke ĉio fluas, ne nur, ĉar ĉio certe zumas en la tempa fluado kaj tiu ĉi zumado estas nia bonega vivo, el kiu ni homoj prenas spertojn, restante ne nur miregaj herooj, sed precipe reale aktivaj atestantoj de nia fluanta TEMPO.

En la apudaj fotoj estas ĉifrita la zumema soneto - ĉu iu scipovus eltrovi la kamuflon kaj sendi al mi la enhavon?


Jan Stanisław Skorupski
Legendo pri Wannsee
akompanas
Cigana Trio Romanca