Soneto pri parlamentrevoj

imagu ke en ĉiuj landoj
en ĉiuj parlamentoj monde
oni ekspozicius sonde
pri Esperanto kun demandoj

kiel ĵus en Pola Senato
UEA tuj devus respondi
kaj specialan fakon fondi
por la ĝusta protektorato

plu oni ne devas supozi
ĉar spekuloj okazus vanaj
komencu singarde ripozi

tamen en ŝercoj restas revoj
kaj ridantoj estas pli sanaj
ol iuj sombruloj sen devoj


Zuriko, oktobro 2012
» Zurika oktobro
Soneto je Pola Senato

okaze de ekspozicio
pri Esperanto en Senato
mi skribis pole al rilato
kun la temo en Venecio

Esperanto en la sonetoj
havas multajn komentariojn
kaj same longajn historiojn
en cent kvardek kvar monatretoj

anstataŭ sin kaŝi en sekto
oni devas malfermi pordojn
por ĉiu socia projekto

svenas esperanta strukturo
eĉ se iu faris rekordojn
en la monda literaturo


Zuriko, oktobro 2012
» Oktobra vintro