Soneto kun abelejestro
mi naskiĝis en abelejo
abelo tuj pikis la prunton
do tenas mi tiun apunton
je poezia mielejo
ĝojo okazis pro surprizo
ke elstara esperantisto
agas kiel abelbredisto
en la Beskida Paradizo
ĉi tiun informon mi donas
por ĉiuj kiuj dolĉe vivas
mendi mielon mi proponas
pro esperant-mielo certe
esperantistoj pli aktivas
mendu mielon laŭoferte
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 1-an de novembro 2008
» Beskida Abelejo de banditoj detruita
»Produkto de Beskida Abelejo
»Beskida Abelejmajstro