Soneto kun brila vetero

vetero en Zuriko brilas
eĉ kuraĝa velnavigisto
kiel sola aventuristo
pruvas ke lin vento utilas

min ĝenas la karnavalistoj
kiuj en la malĝusta loko
zorgas pri mia forta moko
ili estas plagiatistoj

mi fotis unu naivulon
kiu per figuro imponas
ludante ekstreman modulon

tra la malfermita fenestro
falsaj melodiaĉoj tonas
ludas gugumaĉa orkestro

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 21-an de februaro 2010









» Vintra promeno tra Zuriko