Soneto breĉe jubilea

mi veturadis tra Eŭropo
kun miaj solidaraj kantoj
kaj mi sentis de aŭskultantoj
solidarecon laŭ la tropo

en Antverpeno unu grupo
protestis laŭte dum kongreso
ĉar kontraŭ ĝia intereso
agis mia kanta okupo

mi ne mencias pri nacio
ĉar post politika turniĝo
ankaŭ tie ŝanĝiĝis ĉio

ne okazis revolucio
sed tute paca transformiĝo
al la libereca breĉio


Zuriko, la 31an de aŭgusto 2010

» Polaj eventoj
» Sonetciklo tempe frivola