Arthur Baur
estas aŭtoro de la esperante skribita libro „La fenomeno Svislando“, eldonita en 1979 kaj ĉiam aktuala, pri kio atestas la pola traduko de Wojciech Usakiewicz, eĉ se tiu pola eldono ankoraŭ restas vana, ĉar polaj politikistoj preferas imitadi la usonan korupte malhumanecan sistemon ol studi tute simplan demokration svisan, tamen jam la ebleco akiri ion valoran pere de Esperanto estas provoko por fari tion en aliaj lingvoj kaj kun aliaj esperantaj verkaĵoj, ĉar nur tiel oni povas montri la uzeblecon de la lingvo, do, anstataŭ infanecaj ludoj oni devas nepre skribi la praktike uzeblajn tekstojn kaj poste traduki ilin al aliaj lingvoj, konvinkante tiamaniere memrojn de la internaciaj asocioj kaj oficistojn de la mondaj, la kontinentaj kaj la landaj institucioj, ke Esperanto ekzistas, portante ne nur la ideojn, sed ankaŭ facilan ĉiutagan interkompreniĝon, alie, oni bezonas malfermi fenestrojn, donante lingvan nutraĵon al detimigita hombirdaro, kiu flugas tre ofte sencele, senespere, ankaŭ eĉ danĝere; pro tio ni admiru sinjoron Arthur Baur, ĉar li elpensis ION, skribitan nepre majuskle, ION valoran.


Soneto
de la libro TEMPO
la 15an de februaro