Soneto pri artista sorto

malfeliĉa artista sorto
komenciĝas per la inklino
kaj daŭras dumvive ĝis fino
depende de inspira forto

tre ofte okazas nenio
oni vidas artistajn ŝildojn
sed ne iliajn famajn bildojn
malplena restas galerio

ĉiu volas esti artisto
eĉ ne ĉiam tute konvinke
kiam famo aspektas triste

arton faras ne nur pentristo
kiu zorgojn foriras drinke
sed ankaŭ sobrulo persiste


Zuriko, la 6-an de aprilo 2010


» Zuriko inspira printempe
» Sonetciklo tempe frivola